Gustavo Adolfo Bécquer
HO DI' KIEL SOLA…

L' okulojn senfermajn
al ŝi oni fermis,
littolon sur ŝia
vizaĝ' oni sternis,
kaj ĉiuj, silente
aŭ plore, ĝemspire,
la ĉambron malĝojan
forlasis forire.

La lum', kiu tere
en vazo flagretis.
La ombron de l' lito
sur muron alĵetis,
kaj inter ĉi ombro
vidiĝis sur muro
en akra desegno
la korpa konturo.

Vekiĝis la tago.
Je l' lum' matenfrua
vekiĝis el dormo
popolo milbrua,
mallum' kaj mistero
kontrastis plenforte
kun lumo kaj vivo...
Mi pensis senforte:
ho Di' kiel sola
oni restas postmorte

Kaj ŝin oni ŝultre
al templo ekspedis,
kaj en la kapelo
la ĉerkon demetis,
ĉirkaŭis la palajn
restaĵojn la briloj
de flavaj kandeloj
kaj nigraj drapiroj.

L' animsonorilo
forsonis. Al fino
de preĝo alvenis
maljuna avino.
ŝi iris tra l' navo,
la pordoj postknaris,
kaj ree dezerta
la templo nun staris.

Pendolo horloĝa
la tempon mezuris.
dormemaj kandeloj
krakete susuris,

ho tiel malĝoje,
timige, kortorde
renkontis sin ĉio...
Mi pensis senforte:
ho Di', kiel sola
oni restas postmorte.

Ferlango de l' turo
lamentis metale,
adiaŭsalutis
ŝin sentimentale,
parencoj, amikoj
en nigra ĉagreno
ŝin sekvis en trupo
al tomba ĝardeno.

Por lasta, malvasta
kaj frosta azilo
la niĉon malluman
jam faris fosilo,
ŝin oni demetis,
kaj kovris terŝute,
kaj ĉiuj forlasis
adiaŭsalute.

Pioĉon tombisto
surŝultren alĵetis
kaj dum la foriro
tradente kantetis.
Eknoktis. Ekregis
silento tombkorte.
Dronante sub ombroj
mi pensis senforte,
ho Di' kiel sola
oni restas postmorte.

En noktoj longegaj
de vintro glacia,
dum skuas fenestrojn
la vento vekria,
kaj frapas la vitrojn
la pluvo krudbate,
pri l' povra knabino
mi pensas kompate.

Ĉar tie ja falas
la pluv' eternflue,
la vento de vintro
atakas ŝin brue,
dum kuŝo rigida
en kav' humidmura,
la ostoj glacias
pro l' frosto terura.

Dispolvos la polvo,
transflugos animo?
Aŭ ĉio nur koto,
putraĵo kaj ŝlimo?
Ne scias, nek povas
mi diri pervorte,
sed sentas mi naŭzon,
funebron plenforte,
ĉar trista kaj sola
oni restas postmorte.